loading . . . Unikaj retaj kursoj sur universitata nivelo **La hispana universitato UNED estas la sola eŭropa distanca universitato, kiu proponas kursojn de Esperanto samnivele kiel kursojn de la angla kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj. Ekzamenoj okazas ĉeeste, sekvante la Komunan Eŭropan Referenc-Kadron por Lingvoj. Tion ebligas interkonsento inter UNED kaj Hispana Esperanto-Federacio. La kursojn povas partopreni ĉiuj, kiuj pretas pagi la kotizon. Kompreno de la hispana estas nepra en la unua kurso, konsilinda en la dua, nenecesa en la tria.**
Studentoj ekster la konstruaĵo de UNED. Foto: Laura Hurtado
Komenciĝas la lernojaro 2025-2026 kaj ankaŭ la oka eldono de la kursoj de Esperanto en UNED (Hispana Nacia Distanca Universitato). Kvankam ĝis nun apenaŭ rimarkitaj de la internacia esperanta movado, ili estas la solaj universitataj distancaj kursoj de nia lingvo en la mondo. Necesas iom retrorigardi kaj enkuntekstigi ilin.
La kursoj ekestis kiel ideo dum la preparoj de la 77-a Hispana Kongreso kaj 51-a ILEI-Kongreso, kune okazintaj en julio 2018 en la universitata kvartalo de Madrido kaj gastigataj de UNED (Universidad Nacional de Educación a Distancia), kiu estas la plej granda hispana universitato laŭ nombro de studentoj.
Brila parto de la duobla kongreso estis dutaga simpozio kunorganizita de UNED danke al Manuel Pancorbo, mem profesoro de fiziko en UNED kaj esperantisto kapabla, kvankam ne tre konata en la internacia movado.
**Tuj ĉe la fino de la kongreso** okazis renkontiĝoj inter estraranoj de Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj estroj de UNED, kiuj estis impresitaj de la sukcesa kongreso kaj de la konstato ke la esperantistaro ne nur ekzistas, sed ankaŭ havas altan kulturan nivelon. Tiel eblis subskribi interkonsenton por lanĉi Esperanto-kurson en la sekva aŭtuno mem.
Krom la tipaj fakoj kaj diplomoj de normala universitato, UNED jam instruis 15 lingvojn, ĉefe pro prestiĝo kiel ŝtata universitato, ĉar krom la angla ĉiuj lingvokursoj estas deficitaj (en la jaro 2023–24 lernantoj de la angla estis 53%). Krome, jam ekzistis precedenco: instruado de hispana signolingvo okazis per speciala interkonsento kun la surdmutula federacio.
Tial oni faris similan interkonsenton: dum UNED disponigas sian tutan teĥnikan infrastrukturon kaj ekspedas la diplomojn, la tasko de HEF estis elekti la instruistojn, krei la lernomaterialojn kaj diskonigi la kursojn, do ne ekzistas rekta labora kontrakto de la instruistoj kun UNED. Tio estas tre konvena por UNED kaj faciligis la interkonsenton, ĉar por publikaj institucioj estas tre komplike dungi eksterajn laboristojn, eĉ se partatempe.
**Aliflanke la kursoj** estas oficialaj, ĉar ili okazas laŭ ekzakte la samaj kondiĉoj kiel la aliaj lingvokursoj; la instruistoj estas pagataj laŭ la samaj tarifoj, nur ne rekte: UNED pagas al HEF, kiu tenas 25% kaj ĝiras la ceteron al la instruistoj. Tiusence, la instruado estas profesia, ankaŭ ĉar la instruistoj havas diplomojn pri instruado.
Ekranbildo de la prezento de la Esperanto-kurso.
Siaflanke, la studentoj de Esperanto, same kiel tiuj de aliaj lingvoj, devas pagi 254 eŭrojn por la tuta lernojaro (170 eŭrojn se HEF-ano aŭ handikapulo). Profesieco helpas eviti la amatorecon kiu plagas la esperantan instruadon, kaj faras la kursojn daŭripovaj kaj pli valoraj.
Malgraŭ la prezo, la kursoj estas sufiĉe malfermaj, ĉar ne estas postulata iu ajn antaŭa diplomo aŭ hispana civitaneco aŭ eĉ loĝi en Hispanujo, nek esti studento de alia fako. Tio montras, ke UNED imitis la modelon de la brita Open University kaj celis tiujn nekapablajn regule viziti klasojn, ekzemple enkarcerigitojn, militistojn, laboristojn kaj kamparanojn.
**Komence, la kunordiganto estis** Manuel Pancorbo, kaj la unua instruisto estis Félix Manuel Jiménez Lobo, kiu kreis la unuan kurson sur la bazo de lernolibroj de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj propraj materialoj; li daŭre instruas ĝin, korektante ekzercojn kaj ekzamenojn. Kvankam ĝi estas etikedita kiel A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj fakte atingas tiun nivelon, ĝi komencas de nulo, per klarigoj kaj tradukoj en la hispana.
UNED heredis la tradicion de koresponda universitato, do studentoj eniras la virtualan kampuson (nun bazita sur Moodle) kaj lernas solaj per la lernomaterialoj laŭ sia propra ritmo kaj en tempo oportuna al ili, kvankam la lecionoj malfermiĝas en difinitaj datoj unu post alia. Studentoj kaj instruisto povas nesinkrone komuniki per forumoj kaj retpoŝto, sed ili ne multe uzas tiun eblon.
Tamen, ĝuste en 2018 UNED decidis enkonduki ankaŭ iom da realtempa parola praktiko, kiu okazas per Microsoft Teams. La lernantoj rajtas je nur unu horo monate, kaj ankaŭ ĉi-rilate ne ĉiuj kaptas la okazon, sed kiu tion faras multe progresas. Mi estis dungita por tiu rolo kaj, ĉar mi estas diplomita Cseh-instruisto kaj kutimis instrui la hispanan per rekta metodo en Azio kaj Usono, mi paroligas la studentojn en esperanto ekde la unua tago, tradukante nur izolitajn vortojn.
Teksto pri Esperanto-muziko en la kurso.
Mi absolute evitas klarigojn en la hispana, ĉar tion ili jam lernas solaj per la nesinkronaj lecionoj. Kontraŭe, mi dediĉas tempon al informado pri esperantaj retejoj, kongresoj kaj kutimoj, por komplementi la tekstojn pri esperanta kulturo inkluzivatajn en ĉiu leciono. Nek la kulturaj tekstoj nek la parola praktiko estas poentodonaj, sed enmovadigo de la lernantoj estas nia absoluta prioritato.
**En la lernojaro 2020-21** estis lanĉita la nivelo B1, kreita kaj instruata de Eduardo Berdor, instruisto de la franca, per propraj materialoj, dum mi respondecas pri parola praktiko ankaŭ por tiu nivelo.
En B1 la hispana ne estis uzata kaj kutime la klarigoj mem estis en Esperanto, do principe ankaŭ nehispanlingvanoj povus lerni per ĝi, sed la salto montriĝas iom abrupta por hispanaj lernantoj. Tial en ĉi tiu lernojaro 2025-2026 ni enkondukos novan nivelon B2, tute en Esperanto, dum la nivelo B1 fariĝos pli grada kaj laŭŝtupa.
La finaj ekzamenoj, kiuj okazas maje-junie, kontrolas ĉiujn kvar kapablojn laŭ KER; la parola kaj aŭda okazas distance, sed por la skriba kaj legokomprena la studentoj devas iri al specialaj ekzamenejoj, kiuj troviĝas en ĉiuj mezgrandaj hispanaj urboj kaj ankaŭ en kelkaj eksterlandaj.
**Eblas ankaŭ fari** nur la ekzamenojn, ne farinte la kurson, kontraŭ pli malalta prezo (75 eŭroj). En ambaŭ kazoj la sukcesintoj ricevas diplomon de UNED tute oficialan, ĉar ĝi donas kreditojn en aliaj studoj de UNED postulantaj lingvosciojn.
Aliflanke la agnosko ekster UNED ne estas aŭtomata, ĉar hispanaj regionoj havas plenan decidrajton pri edukado kaj povas elekteme agnoski UNED-diplomojn nur de difinitaj niveloj kaj difinitaj lingvoj, ekzemple B1 de franca kaj B2 de germana jes sed B1 de germana ne.
Ekster tiaj interkonsentoj devigantaj al aŭtomata agnosko, la diplomitoj tute dependas de la lokaj prijuĝo kaj bonvolo. Tamen unu afero estas certa: diplomo de prestiĝa universitato havas pli da ŝancoj esti libervole agnoskata, ankaŭ eksterlande, ol diplomo de simpla asocio kiel HEF aŭ eĉ UEA.
**Ĉu do la UNED-recepto** aplikeblas al aliaj lokoj? Eble, kie troviĝos tri faktoroj: respektata ŝlosila esperantisto en la universitato mem (eĉ se ne lingvisto aŭ lingv-instruisto), firma apogo de nacia asocio, laŭeble per sukcesa kongreso, kaj konsento de universitatestroj; laŭ mia scio okazis io tia ankaŭ en Zhaozhuang (Ĉinujo).
Aliflanke, la lasta faktoro estas ekster la influpovo de esperantistoj: en la fino ĉio dependas de la antaŭjuĝoj aŭ simpatioj de iu decidanta burokrato.
Ĉi-jare la aliĝoperiodo de la kursoj finiĝos la 22-an de oktobro. Por aliĝi sekvu ĉi tiujn instrukciojn.
**Rubeno Fernández Asensio
**_Instruisto de konversaciaj klasoj por niveloj de Esperanto A2 kaj B1 en UNED_
### Konigi ĉi tion:
* Alklaku por kunhavigi ĉe Facebook(Malfermiĝas en nova fenestro) Facebook
* Alklaku por kunhavigi per Telegramo(Malfermiĝas en nova fenestro) Telegramo
* Click to share on Mastodon(Malfermiĝas en nova fenestro) Mastodon
*
### _Rilataj_ https://www.liberafolio.org/2025/09/30/unikaj-retaj-kursoj-sur-universitata-nivelo/