loading . . . La 112a UK okazos en 2027 en Melburno La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la 112a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno/Narrm, Aŭstralio, de la 3a ĝis la 10a de julio 2027. Post la sukcesaj kongresoj en Montrealo (2022), Torino (2023, Aruŝo (2024), Brno (2025) kaj Graz (2026), la movado denove transpaŝas kontinentojn por festi sian plej gravan jaran renkontiĝon.
La UK en Melburno havos apartan signifon: ĝi estos nur la duan fojon en Oceanio post la memorinda kongreso en Adelajdo en 1997, tiel ĝuste 30 jarojn poste la Esperanto-movado revenos al la kontinento! Tiu reveno simbolas la forton kaj daŭripovon de la internacia lingvo kaj montras la engaĝiĝon de UEA por certigi, ke la UK estu vere tutmonda.
Melburno, ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, estas moderna kaj kultura centro de Aŭstralio, konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inkluzive de la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo plurfoje estis nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj gastigas grandan nombron da festivaloj kaj internaciaj eventoj. Ĝi posedas ankaŭ la Unesko-listigitan Royal Exhibition Building kun Carlton Gardens.
Melburno ofertas ampleksajn turismajn spertojn: la riveron Yarra, la historian Queen Victoria Market, St Kilda, buntajn stratetojn kun kafejoj kaj strata arto, same kiel elstaran gastronomian diversecon. Loke ĝi estas ofte karesnomata “Melbs”.
UEA kun respekto agnoskas, ke Melburno/Narrm estas la tradicia tero de la Kulina nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm aŭ Naarm, estas hejmo de aborigena historio de almenaŭ 40 mil jaroj. La tradicia nomo reflektas profundan kulturon kaj ligon al la tero, akvo kaj kreorakontoj.
Melburno disponas tre bonan infrastrukturon por internaciaj eventoj: modernan kongresejon, efikan transportreton, vastan loĝejaron kaj gastaman, kulturan atmosferon. Pro tio UEA akceptis la inviton de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Melburna Esperanto-Asocio (MEA), al kiuj UEA esprimas sinceran dankon. La aŭstralia Esperanto-movado havas longan kaj aktivan historion, kaj Melburno dum jardekoj funkcias kiel grava centro de la loka movado.
Ĉu ankaŭ vi partoprenos? Pro specialaj subvencioj akiritaj de la lokaj organizantoj kaj la Kongresa Fako, la kongresdato estos iom pli frua ol kutime: la 112a UK okazos de la 1a ĝis la 8a de julio 2027. UEA rezervos ekskluzivan rabatitan kotizon por tiuj partoprenantoj, kiuj ĉeestos la 111an UK en Graz kaj tuj dum ĝi aliĝos al la 112a UK en Melbourne/Narrm. Tiel oni volas doni pli da oportuno al fidelaj kongresanoj, kiuj ĉeestas sinsekvajn UK-ojn. La reta aliĝilo por la 112a UK aperos komence de la 111a UK en Graz. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 111a UK, ne maltrafu la okazon facile aliĝi per nia reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net.
**Fonto** : Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1270.
**Abonu “La Ondon de Esperanto”** por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
**La Ondo de Esperanto en Telegramo** : t.me/esperanto_news
Vizitoj 314 https://sezonoj.ru/2025/12/melburno/