loading . . . Intelektulo en neintelektula mondo **Probal Dasgupta estis intelektulo en epoko kiu fariĝis ĉiam malpli favora al intelektuloj. Li estis homo por kiu pensi estis maniero vivi, kaj kiu kredis ke subtila ideo valoras la penon esti dirita malgraŭ tio ke malmultaj kapablos tuj sekvi ĝin. Tion skribas Marc van Oostendorp en nekrologo pri sia amiko.**
Probal Dasgupta fotita dum la UK en Roterdamo 2008. Foto: Kalle Kniivilä (kombino de du fotoj)
Profesoro Probal Dasgupta (1953–2026) longtempe estis grava forto en la Esperanto-movado, interalie kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio inter 2007 kaj 2013 kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto inter 2016 kaj sia morto.
Sed antaŭ tio, Dasgupta estis intelektulo en epoko kiu fariĝis ĉiam malpli favora al intelektuloj. Li estis homo por kiu pensi estis maniero vivi, kaj kiu kredis – kontraŭ ĉiuj pruvoj de nia tempo – ke subtila ideo valoras la penon esti dirita malgraŭ tio ke malmultaj kapablos tuj sekvi ĝin. Por li, Esperanto estis parto de tiu projekto.
Li naskiĝis en 1953 en Kolkato, en familio kie la intelekto estis hejma aero: la patro historiisto, la patrino socia psikologo kaj verkistino. Li publikigis sian unuan artikolon pri fonologio je la aĝo de dek ok jaroj, studis en Kolkato, Pune kaj Novjorko, kie li doktoriĝis en 1980 pri la sintakso de la bengala, kaj instruis fine en la Hinda Statistika Instituto ĝis sia emeritiĝo en 2018.
Mi konatiĝis kun li ĉirkaŭ 1992, dum lingvistika konferenco en Tilburg, Nederlando, kie mi tiam verkis doktoriĝan disertaĵon. Li tranoktis ĉe unu el la fakultataj kolegoj, d-ro Craig Thiersch, kiu poste ofte bonhumore plendis pri la vizito: Probal komencis paroli jam ĉe la matenmanĝo – pri ĉio kaj io ajn, pri sintakso kaj poezio kaj politiko kaj la mondo, antaŭ ol la gastiganto sukcesis trovi sian unuan tason da kafo, kaj dum la vespero ankoraŭ ne volis dormi. Mi renkontis Probal regule dum la jaroj post tio, kaj spertis lian parolemon same en anglalingvaj lingvistikaj kiel en esperantaj rondoj, kaj ĉiufoje mi admiris lin denove – interalie pro tio, kiel afabla, ĝentila kaj civilizita li restis eĉ kiam li esprimis kritikon. Mi konis malmultajn homojn kiujn mi tiom plenkore nomus _sinjoro_.
#### Konversacio
Dasgupta estis edukita en la formala skolo de Noam Chomsky, kaj li neniam tute forlasis ĝin: ĝis la fino li montris simpation por tiu tradicio, kaj speciale liaj fruaj verkoj pri la bengala sintakso firme staras en ĝi. Sed lia pensado ankaŭ ne tute kongruis kun ĝi. La ĉomskia ”genera” lingvistiko promesas ke oni povas studi lingvon kiel apartan sistemon, izolitan de ĉio cetera – de la literaturo, de la historio, de la potencrilatoj kiuj formas la mondon. Por multaj lingvistoj tio estis kaj estas liberiga simpligo. Por Dasgupta ĝi estis kaĝo tro malgranda.
Por li, neniu vorto estas neŭtrala aŭ memstara: ĉiu vorto kiun oni elparolas ligiĝas per miloj da fadenetoj al aliaj vortoj kaj al la literatura tradicio – inkluzive de buŝaj tradicioj de popoloj sen skribo – en kiu ĝi naskiĝis. Paroli signifas eniri tiun teksaĵon, ne stari ekster ĝi. El tiu konvinko kreskis kion li, kun Rajendra Singh, nomis la _substancisma_ perspektivo al lingvo: vizio de la lingvo kiu rifuzas la aserton ke ekzistas iu neŭtrala lingvoformo prezentanta neŭtralan vidpunkton sur la mondo. Tro ofte, li avertis, tiu supozata neŭtraleco estas fakte la vidpunkto de la imperiismaj fortoj.
Tio estis komplika ideo, kaj Dasgupta ne deziris fari ĝin pli simpla. Li portis en si pli da lingvo ol kiom facile eniras teorion, kaj li rifuzis forĵeti la troon. En epoko kiu rekompencas la klaran sloganon kaj la rapidan tezon, tio estis preskaŭ ago de rezistado.
Lia fideleco al la ĉomskia tradicio signifis ke li provis peri inter ĝi kaj esperantismo. Chomsky neniam kaŝis sian skeptikon – eĉ sian malestimon – pri Esperanto, kaj Dasgupta, kiu konis ambaŭ mondojn de interne, klopodis konvinki lin moderigi tiun juĝon. La peno restis senfrukta. Sed estas io karakteriza en la fakto ke li entreprenis ĝin: la kredo ke eĉ la plej firmaj antaŭjuĝoj cedas al pacienca konversacio, se oni nur daŭrigas paroli sufiĉe ĝentile kaj sufiĉe subtile.
#### Densa lingvaĵo
La saman malsimplecon li portis en la Esperanto-movadon, al kiu li donis grandan parton de sia vivo. Li membris en la Akademio de Esperanto ekde 1983 kaj estis ĝia vicprezidanto, poste ĝia prezidanto. Li prezidis Universalan Esperanto-Asocion de 2007 ĝis 2013. Li staris en bela tradicio de UEA-prezidantoj kiuj estis ankaŭ intelektuloj – homoj kiuj ne nur stiris asocion sed pensis pri kion ĝi signifas.
La Akademion (en kiu mi membras laŭ lia invito ekde 2022) li gvidis kun rimarkinda takto. Ĝi estas societo de homoj kun diverĝaj ideoj eĉ pri tio, kion la Akademio entute devus fari – kaj tia kunularo facile diseriĝas. Sub la prezidanteco de Probal ĝi tamen restis kune. Li havis la maloftan kapablon lasi ĉiun senti sin aŭskultata sen perdi la fadenon de la komuna laboro, kaj li faris tion ne per aŭtoritato sed per la sama ĝentileco kiun li montris en ĉio alia.
Kaj jen estis la paradokso de lia esperantisteco: liaj ideoj pri Esperanto, la simpla lingvo, estis kelkfoje tiom subtilaj ke ankaŭ la esperantistoj ne ĉiam povis sekvi lin. Li ne traktis la lingvon kiel oportunan ilon aŭ kiel naivan revon pri monda paco. Li vidis en la Esperanto-komunumo modelon de intertraktado inter lingvoj kaj literaturoj, komunumon kiu jam preskaŭ 140 jarojn praktikas la arton konstrui ponton inter unu tradicio kaj alia. Li parolis pri *agema najbarado*: anstataŭ konvinki la mondon per argumentoj, oni montru per faroj ke alia maniero kunvivi eblas, kaj esperu ke la najbaroj iam rimarkos ĝian dezirindecon kaj komencos imiti. Li vidis en tio eĥon de grandaj Barataj pensantoj kiel Tagore kaj Gandhi.
Kelkaj timis lian densan lingvaĵon. Lia ĉefverko en Esperanto, *Loĝi en homaj lingvoj* (2011), lingve ne estas libro por komencantoj – sed ankaŭ la ideoj en ĝi ne estas simplaj, kaj estus maljuste postuli ke ili ŝajnu tiaj. Li skribis Esperanton ne kiel juristo kiu volas konvinki (kiel Lapenna), sed kiel verkisto kiu volas krei.
#### Orvo
Dasgupta aliflanke ne estis homo kiu kaŝiĝis en iu teorio. Li estis engaĝita barata civitano, kaj li uzis sian pensadon por rigardi kritike sian propran landon. Lia libro _The Otherness of English_ (La alieco de la angla, 1993) esploris la strangan pozicion de la angla en Barato – la lingvo de la iama koloniisto kiu fariĝis interna afero, ”onklina lingvo”, samtempe propra kaj fremda. Ĝi estis akra socilingvistika analizo de lando luktanta kun sia propra historio.
Sed lia kritiko ne haltis ĉe la barataj limoj. Li parolis pri lingvaj rajtoj antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Li vidis en la malegaleco inter lingvoj spegulon de la malegaleco inter popoloj, kaj ne hezitis nomi tion kio internacie ŝajnis al li maljusta. Lia esperantismo kaj lia barateco ne estis du apartaj aferoj sed unu sinteno: la konvinko ke neniu lingvo, neniu kulturo, neniu popolo rajtas prezenti sin kiel la neŭtralan mezuron de ĉiuj aliaj.
En siaj lastaj jaroj li okupiĝis ĉiam pli pri politikaj demandoj kiuj ne plu estis specife lingvaj. Li prikomentis atente kaj kun maltrankvilo la evoluojn en sia propra lando, ekz. en Facebook (ĝis en la tago antaŭ sia morto) sed ankaŭ pli vaste – pri Gazao, ekzemple, li parolis kun la sama klareco kaj la sama morala seriozeco kiun li donis al ĉio alia. Por li ne ekzistis muro inter la pensanto kaj la civitano.
Estus tamen maljuste sugesti ke Dasgupta estis nur peza pensanto. Li havis ankaŭ ludeman spiriton, kaj amis ludi per la lingvo mem; li ĝuis vortojn, inventis ilin, vidis ilin el ĉiam nova perspektivo. Unu el liaj lastaj afiŝoj en Facebook temis pri vorto kiun li mem elpensis: _orvo_ , por homoj kiuj perdis ĉiujn siajn geavojn – perdo kiun neniu lingvo ĝis nun nomis. Estas kortuŝe ke homo kies tuta vivo estis dediĉita al lingvo donis al ni, preskaŭ ĉe la fino, ankoraŭ unu novan vorton; kaj ke tiu vorto estis nomo por manko, por la malpleno kiun postlasas la malaperinta antaŭa generacio.
#### Pacience
Probal Dasgupta kredis ke ideoj gravas eĉ kiam ili estas malfacilaj, ke lingvo estas loĝejo kaj ne nur ilo, ke oni ŝuldas al la mondo sian plej zorgan pensadon kaj ne sian plej rapidan opinion. Li loĝis, kiel diras la titolo de lia libro, en homaj lingvoj – en pluraj el ili samtempe, sen forlasi iun ajn pro la oportuno de alia.
La tempo en kiu ni vivas ne estas tre komforta al tiaj homoj. Sed eble estas ĝuste tial ke ni bezonas memori Probal: ne kiel relikvon de pli intelektula epoko, sed kiel ateston ke lia maniero pensi – kaj lia maniero malkonsenti, ĝentile kaj pacience – ankoraŭ eblas. Probal Dasgupta montris al ni kiel loĝi en homaj lingvoj. Restas al ni la tasko ne forlasi la domon.
**Marc van Oostendorp**
### Konigi ĉi tion:
* Share on Facebook(Malfermiĝas en nova fenestro) Facebook
* Share on Telegram(Malfermiĝas en nova fenestro) Telegramo
* Share on Mastodon(Malfermiĝas en nova fenestro) Mastodon
*
### _Rilataj_ https://www.liberafolio.org/2026/06/02/intelektulo-en-neintelektula-mondo/